
|
De
antikve la menba-oj vivas sur la Tibeta Altebenajho. Sur la monumento
starigita en la jaro 823 antau la templo Dazhao en Lhasa legighas
notoj pri Menba-nacio. Tiam la menba-oj vivantaj sub la Tubo-reghimo
sin okupis pri terkulturado, brutobredado, pashtado kaj chasado. Sub
la regado de la feuda servuta reghimo la produkta nivelo estis malalta,
la produkta metodo postighinta kaj la vivo mizera. Dank' al la praktikado
de la demokratia reformado en Tibeto en 1959, la menba-oj kaj tibetanoj
farighis mastroj de la lando.
La
talentaj menba-oj lertas en bambuplektado. La de ili plektitaj skatoloj,
chapeloj, korboj kun elegantaj desegnajhoj kaj la de ili delikate
faritaj bovloj el ligno renomighis en Tibeto per diversaj formoj
kaj belaj koloroj.
|