
|
En
historiaj libroj de Ming-dinastio (1368-1644) legighas notoj pri Shuj-nacio.
La shuj-oj nomas sian nacion "Mara Akvo". Post la fondigho de la nova
Chinio en 1949 la vivo de la shuj-oj konis grandan shanghighon, precipe
en la kampoj kultura, eduka kaj sanprotekta. En 1957 fondighis la
Sandu-a Shuj-nacia Autonoma Gubernio. Helpate de la shtato, la laboremaj
shuj-oj kune kun aliaj nacianoj konstruis sian hejmlokon kaj igis
ghin richa je rizo, fishoj kaj fruktoj.
La shuj-oj havas sian propran kalendaron, lau kiu la 9-a monato
estas la komenco de la jaro. Duan-festo de la shuj-oj estas la plej
grava kiel la Printempa Festo de la han-oj. Antaue, la shuj-oj festis
sian novjaron de la lastaj tagoj de la 8-a monato ghis la unuaj
tagoj de la 10-a monato. Char tiu tempo estas la chefsezono de kamplaboroj,
ili malfruigis la daton de sia novjaro al la 11-a monato. Dume,
en chiuj vilaghoj tage kaj nokte estas tamburado, gongado kaj ludo
de blov-instrumentoj. La shuj-oj gaje kolektighas che monto por
spekti konkurson de chevalrajdado.
|