
|
 La
prapatroj de kirgizoj loghis en la supra beseno de Jenisejo, poste
migris suden kaj vivis kune kun la tughue-aj kaj mongalaj triboj en
la regiono de Tianshan-montaro, Xinjiang. La kirgizoj sin okupas ne
nur pri brutobredado, sed ankau pri chasado, terkulturado, metiindustrio
kaj komercado. La vestoj, manghajhoj kaj trinkajhoj de la kirgizoj
intime rilatas al la brutobredado.
La kirgizaj viroj pashtas brutojn, kaj la virinoj melkas, kaj akushigas
shafinojn kaj tondas shaflanon. La kirgizoj, chu junaj chu maljunaj,
portas tutjare chapon, kaj la chapo de viroj estas verda, purpura,
blua au nigra. La virinoj preferas rughajn veston, jupon kaj chapon
kun bidoj kaj plumoj kiel ornamajhoj. La knabinoj havas multajn
malgrandajn harplektajhojn kaj la edzinoj -- nur du kun diversaj
arghentaj ornamajhoj. La kirgizoj lertas en kantado kaj dancado.
|