
|
En
Tang-dinastio (618-907) la prapatroj de la tataroj estis membroj de
la tribo Tatar de la Tughjue-hhanejo en norda Chinio. La tataroj sin
okupas pri pashtado, iuj pri metiindustrio, prilaborado de ledo, farado
de vestoj k.a. Delonge la tataraj intelektuloj sin dedichas al edukado.
En 1941 ili starigis novtipan lernejon por nacimalplimultoj en Xinjiang.
Ghi ludis gravan rolon en reformado de malnova religia edukado kaj
diskonigado de sciencaj kaj aliaj scioj.
La
tataroj en urboj plejparte loghas en terdomo kun plata tegmento.
Ili shatas pendigi murtapishojn sur muroj en la chambro kaj kulturi
florojn kaj arbojn en la korto. Tiuj sur stepoj loghas en jurto
kaj vivas nomadan vivon.
La
tataraj viroj portas broditan chemizon en blanka koloro kun mallonga
veshto au longa vesto, ekstere kaj broditan chapon en nigra kaj
blanka koloroj, kaj la virinoj buntan chapon inkrustitan per bidoj.
Nuntempe pli kaj pli da tataroj preferas europstilajn vestojn.
Chiun
printempon la tataroj celebras sian nacian feston Saban per kantado,
dancado, lukto, chevalrajdado kaj shnur-tirado. La plej shatata
estas la jena konkurso: chiu konkursanto tenas en la busho kuleron
kun ovo. Ghajninto estas tiu, kiu la unua kuratingas la celolokon
sen faligi la ovon teren.
|