
|
Orochen signifas homon sur monto au homon posedanta
boacojn. La orochen-aj viroj estas elstaraj chevalrajdantoj kaj
arkpafantoj. Ili ege lertas en chasado, bone sciante vivkutimojn
de diversaj sovaghaj bestoj. Ghis la 40-aj jaroj de la 20-a jc.
ili vivis ankorau en primitiva nomadismo: la chasajhoj estis egale
distribuataj inter la tribanoj. Nun ili havas fiksloghejon. Ili
forlasis la chasadon kaj farighis protektantoj de arbaroj kaj sovaghaj
bestoj. La orochen-oj estas tre lertaj en farado de diversaj objektoj
el betula shelo, kiaj vestoj, shuoj, skatoloj, korboj, siteloj,
kestoj kaj ech boatoj, kun belaj desegnoj.
|