
En la regiono, kie vivas buji-oj, klaras riveroj kaj
verdas montoj. Tie imponas la fama akvofalo Huangguoshu. Historiaj
objektoj elterigitaj en la regiono atestas, ke la buji-oj apartenas
al la agrikultura nacio, kiu de antikve lertas en riz-kulturado.
Ilia vaks-tinkturita shtofo kun belaj desegnoj estas shatataj metiartajhoj
kaj konservajhoj.
La buji-aj kantoj elspiras tipan nacian trajton. Por
geedzigha ceremonio la buji-oj kantas 2-3 kaj ech 6-7 tagojn. Tamburo
el bronzo kun diversaj gravurajhoj sur si estas ilia plej antikva
nacia muzikilo. Antaue preskau chiuj buji-aj vilaghoj posedis bronzan
tamburon, kaj tamburado estas nemankigebla programero en festaj
aktivadoj.
La buji-aj viroj portas mallongan veston, pantalonon
kaj kaptukon, kaj la virinoj veston kun largha basko dekstre butonumita
kaj sin beligas per diversaj arghentaj ornamajhoj.
La chefa festo de la buji-oj estas Festo de Bova Regho.
En la festa tago (la 8-a tago de la kvara monato lau la china luna
kalendaro) chiuj buji-aj familioj preparas bov-reghan kukon por
kulti la prapatrojn, alvenigi la bovan animon kaj ripozigi la bovojn
por esprimi amon kaj dankon al la lastaj.
|