
|
De
antikve la taj-oj vivas en la sudokcidento de Chinio. Iliaj propraj
sutro, kalendaro, literaturo, epopeo, muziko kaj dancoj enkorpigas
la longan historion, brilan kulturon kaj apartan moron de la nacio.
Kun evoluinta agrikulturo, ili kulturas bananojn, sukerkanojn, kauchukajn
arbojn kaj aliajn industriajn plantojn.
La
taj-oj plejparte loghas en bambuaj du-etaghaj domoj. La supra etagho
estas por homoj kaj la malsupra por brutoj. Ili kredas je budhismo,
kaj en chiu vilagho estas templo kaj chiuj knaboj devas lerni en
la templo.
La
taj-aj virinoj portas mallongan veston kun mallarghaj manikoj kaj
jupon, kaj la viroj mallongan veston sen kolumo kaj pantalonon.
En malvarmaj tagoj ili surmetas sur sin felton kaj plejparte portas
kapveston blankan au nigran.
En
aprilo okazas la tradicia Akvoversha Festo.
|