
|
La
nomita nacio havas longan historion. En ilia lingvo "lahu" signifas
manghi rostitan tigrajhon. Char lahu-oj chasis kaj manghis tigrojn
post rostado, oni nomis ilin nacio chasanta tigron. En la 40-aj jaroj
de la 20-aj jc. la lahu-oj plejparte vivis sub la sistemo de feudula
au bienula ekonomio, kaj iuj restis ankorau en la primitiva socio.
Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la lahu-oj multe progresis
en la kampoj politika, ekonomia, kultura, eduka, sanprotekta ktp.
La lahu-aj viroj portas senkoluman veston dekstre butonumitan, pantalonon
kun lozaj krurumoj kaj nigran kapveston, kaj la virinoj robon kun
fendoj ambauflanke kaj arghentaj ornamajhoj che la kolumo kaj basko
kaj kaptukon longan ghis la talio.
|