
|
Antau
2 mil jaroj antikvaj lau-oj jam enloghighis en Guizhou kaj vivis el
terkulturado. Poste iuj el ili transloghighis al aliaj lokoj kaj ekportis
la nomon Gelau. En Qing-dinastio (1644-1911) iuj gelau-oj laboris
kiel forghistoj kaj faris plugilojn kaj chaspafilojn. Pro tio ili
estis nomataj forghisto-gelau-oj.
La
gelau-oj sin okupas chefe pri terkulturado. Ili kulturas maizon,
rizon, tritikon, bataton k.a. Longtempe vivante kun han-oj, la gelau-oj
havas vivkutimon similan al tiu de la han-oj. Sed ili ankorau konservas
multajn morojn de sia nacio, kiaj kulturaj aktivadoj, festaj ceremonioj
kaj manghokutimoj. En la tagoj de la Printempa Festo la gelau-oj
preparas grandan kukon el glueca rizo por kulti la prapatrojn. La
gelau-oj en iuj lokoj havas kutimon buchi kokon por kulti la plantidojn
kaj teron au la dion de la monto.
|