
|
Evenk signifas homojn vivantajn en arbaro sur monto. La prapatroj
de evenk-oj vivis en arbaro sur monto en la supra baseno de Heilong-rivero
oriente de la lago Bajkalo kaj sin okupis pri chasado, fishkaptado
kaj bredado de boacoj. Poste ili etendighis orienten kaj vivis kune
kun mongoloj, daur-oj, han-oj kaj orochen-oj sur stepo kaj milda
okcidenta deklivo de la Granda Xing'an-montaro. En la malnova Chinio
la evenk-oj vivis nomadismon sub la sistemo de la primitiva patriarka
klana komunumo. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la evenk-oj
starigis arojn da novaj vilaghoj, fiksloghighis kaj adiauis la nomadisman
vivon. En pashta regiono la evenk-aj knaboj eklernas chevalrajdadon
en juna agho kaj poste lazadon kaj bredadon de chevaloj. Lazado
de chevalo kaj cheval-vetkuro estas plej gravaj programeroj por
evenk-aj festoj.
|