Moroj

     
   

Loghdomoj

     
    Vestoj
    Vestoj de Mulau-nacio
    Nuna vivo
     

 



Skizo

Lau historiaj notoj kaj legendoj, almenau en la dinastio Yuan au Ming la mulau-oj vivis en Guangxi. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la nomo Mulau estis difinita lau la volo de la mulau-oj. En regiono kun montoj unu apud alia kaj tero sterila malfacilas irigacio kaj trafiko. En la lastaj kelkdek jaroj la mulau-oj senchese konstruis akvoutiligajn instalajhojn, pli kaj pli multe irigaciis kampojn kaj kreskigis la produktokvanton de greno. La profunda montaro, kie loghas la mulau-oj, abundas je karbo, kaj la karbokolektado ludas gravan rolon en ilia ekonomio.

Antaue la mulau-oj kredis je pluraj dioj, kaj pro tio ili havas feston preskau en chiu monato. Ili lertas en kantado. Lau la tradicio junulo kaj junulino, kiuj estas fremdaj unu al la alia kaj renkontighas en antauurbo, povas reciproki kantojn. Do oni kantas ne nur en festaj tagoj, sed ankau en amafero de gejunuloj.