Moroj

     
   

Loghdomoj

    Loghdomoj de Tughjia-nacio
    Vestoj
    Vestoj de Tughja-nacio
    Nuna vivo
    Dorsa korbo de okcidenta Hunan-provinco

 



Skizo
 Antau pli ol 2 mil jaroj la prapatroj de la tughja-oj vivis en la okcidenta parto de la provincoj Hunan kaj Hubei. Poste, sekve de enmigrado de multaj han-oj en iliajn lokojn, aperis la nomo Tughja. La tughja-oj sin nomas Bizka kun signifo de indigheno. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949, la nomo de Tughja-nacio estis difinita.

La tughja-oj havas richajn literaturon kaj arton kun densa nacia koloro. La plej famaj estas mansvinga dancoj, eposoj kaj popolkantoj. La vaste shatata antikva mansvinga danco, konsistanta el pli ol 70 movoj kaj kun klara ritmo, temas pri chasado, batalo, terkulturado, bankedo k.a. En la tagoj de la Printempa Festo dekmiloj da tughja-oj kune dancas la nomitan dancon.

Profunde influate de la han-oj, la tughja-oj havas evoluintajn agrikulturon, ekonomion kaj edukon.