
|
En la 20-40-aj
jaroj de la 20-a jc., derung-oj vivis ankorau sub la primitiva sistemo
de la patriarka klana komunumo, uzis simplajn laborilojn faritajn
el ligno kaj bambuo, entreprenis primitivan terkulturadon kaj faris
nodojn per shnuro kiel signon de notoj, sen intershangho de varoj.
Nur post la fondigho de la nova Chinio en 1949 tia stato shanghighis.
La derung-oj estas laboremaj, gastamaj kaj honestaj.
Opiniante,
ke ili havas la saman prapatron, la derung-oj metas la nomon de
la klano au tiun de la patro antau la sian. La derung-oj, chu viroj
chu virinoj, liberlasas siajn harojn. Antaue ili simple vestis sin.
Ili volvis sian korpon per tolo kun strioj ligita per shnuro au
bambuaj pingloj, kaj prenis la tolon kiel veston tage kaj kiel litkovrilon
nokte. La derung-aj virinoj kutimas tatui sian vizaghon.
La Novjara Festo estas grava por la derung-oj. En la
festaj tagoj ili buchas bovon por kulti la chielon, invitas gastojn
kaj dancas dancojn. Tio okazas en nedifinitaj vintraj tagoj.
|