
|
La
origino de la dongshjang-oj estas la mongola nacio. En la lasta periodo
de la 14-a jc., diversaj nacianoj vivantaj en la regiono Dongxiang,
Gansu-provinco, kunfandighis en unu nacio nomata dongshjang-huja,
dongshjang-mongola, dongshjang-indighena k.a. Post la fondigho de
la nova Chinio en 1949 oni difinis ghian nomon kiel dongshjang. La
vivkutimo kaj religio de la dongshjang-oj estas samaj kiel tiuj de
huj-oj. En la gubernio Dongxiang, staras grandaj montaroj kaj interkrucighas
profundaj valoj. La dongshjang-oj plejparte sin okupas pri agrikulturo.
Ili kulturas chefe terpomojn kaj persik-abrikotajn arbojn, kies fruktoj
ne estas persiko nek abrikoto, sed pli grandaj kaj dolchaj ol ili.
La
dongshjang-aj virinoj lertas en brodado.
|