
|
La
nomita nacio havas longan historion. En la 12-a jc.la prapatroj de
la manchuroj starigis Jin-dinastion. En 1583 Nurhachi unuigis la tribojn
de njughen-oj, starigis la sistemon de Ok Flagoj kaj kreis la manchuran
lingvon. En 1635 la nacia nomo Manghou estis difinita. En 1911 la
nacio shanghis sian nomon en Manchur.
Antau
la 17-a jc. manchuroj loghis en la nordorienta parto de Chinio kaj
vivis de chasado. Pro tio ili chiuj lertis en chevalrajdado kaj
arkpafado. La manchuraj viroj kutime ne tondis la harojn en la malantaua
parto de la kapo kaj faris longan harplektajhon post la kapo. Ili
portis robon kun manikoj en formo de chevalhufo kaj kun fendoj ambauflanke
kaj zonon che la talio, kaj la virinoj lozan robon kaj orelringojn
kun la hartubero sur la kapo.
|