
|
La
shibe-oj pretendas, ke ili estas posteuloj de la shjanbej-oj vivantaj
antikve en norda Chinio. Unue iliaj prapatroj vivis nomadisme che
la orienta piedo de la Granda Xing'an-montaro. Che la 4-a jc. iuj
el ili suden migris kaj poste alighis al Han-nacio. La malmultaj vivis
ankorau en nordorienta Chinio. En 1764, 1064 shibe-oj, kaj iliaj 2
mil familianoj estis senditaj al Xinjiang por garnizonado. La nunaj
shibe-oj en Xinjiang estas iliaj posteuloj. La shibe-oj en nordorienta
Chinio vivas de chasado kaj fishkaptado, kaj tiuj en nordokcidenta
Chinio -- de rizkulturado kaj brutobredado. La shibe-oj en la du lokoj
havas malsamajn trajtojn. La shibe-oj en nordorienta Chinio havas
la lingvon, vestadon kaj vivkutimon similajn al tiuj de la han-oj
kaj manchuroj, kaj tiuj en Xinjiang konservas siajn tradiciajn morojn,
char ili loghas dense, malofte kun aliaj nacianoj. Ekz., la tieaj
shibe-aj virinoj portas robon dekstre butonumitan, longan ghis la
piedoj, kaj la viroj mallongan veston kaj pantalonon kun krurumoj
ligitaj che la maleoloj. En malvarmaj tagoj ili aldonas longan robon
dekstre butonumitan, kun fendoj che ambau flankoj.
Iliaj chefaj manghajhoj estas laktajhoj.
|