
|
Antau la 10-a jc. a. K., la prapatroj de la taghikoj
vivis en triboj sur la altebenajho Pamiro. Taghik signifas kronon.
Ghenerale, la taghikoj loghas en domoj konstruitaj el ligno kaj
shtonoj kun kvadrata ebena tegmento. Ili sin okupas pri pashtado
kaj terkulturado, vivas nomadisme.
La taghikaj viroj portas longan senkoluman kaj zonitan
jakon. En malvarma sezono ili portas pelton ekster la jako kaj surmetas
cilindran chapon el shafledo, kaj la viziero povas esti movata malsupren
por shirmi la orelojn kaj vangojn kontrau frosto. La virinoj portas
robon, kaj la sinjorinoj antautukon kaj rondan broditan chapon kun
arghentaj ornamajhoj. Kiam ili vizitas alian lokon, ili devas kovri
la chapon per tuko. Chiuj viroj kaj virinoj portas feltajn shtrumpojn
kaj molajn shafledajn botojn.
Butero, laktajhoj kaj viandajhoj estas chefaj manghajhoj
de la taghikoj.
|