
|
La
Jugur-nacia nomo estis difinita post interkonsiligho de ghiaj membroj
en 1953, kiam oni preparis starigon de la Sunan-a Jugur-nacia Autonoma
Gubernio.
La
jugur-oj sin okupas chefe pri brutobredado. Ili havas fiksan loghejon.
Ili konstruas akvoutiligajn konstruajhojn, barilhavajn, gresejojn
kaj uzas mashinojn. Dank' al tio la brutobredado rapide disvolvighas
kaj la popola vivo multe plibonighas.
La
jugur-aj viroj portas feltan chapon, ledajn botojn kaj longan robon
kun alta kolumo kaj rugha zono, kaj la virinoj blankan feltan chapon
trumpetforman kun pendajho el rughaj fadenoj sur ghia supro kaj
veston kun kolumo kaj manikoj borderitaj per belaj brodajhoj. En
la agho de edzinigho la virinoj faras al si 3 dikajn harplektajhojn
el pluraj maldikaj.
|