
|
La
prapatroj de la heghe-oj vivis en la baseno de la riveroj Heilong,
Songhua kaj Wusuli. Antaue la heghe-oj portis veston faritan el fishhauto
kaj estis chiam kun hundoj, pro tio oni nomis ilin "Fishhauta Tribo"
kaj "Tribo kun Hundoj". En la komenco de la 20-a jc. ili ankorau praktikis
la sistemon de la primitiva patriarka klano, uzis simplajn laborilojn
kaj faris nodojn per shnuro kiel signon de notoj. Kiam japanaj agresantoj
invadis Chinion, la heghe-oj, orochen-oj kaj aliaj chinaj nacimalplimultoj
suferis la kruelan regadon kaj malhoman etno-eksterman politikon de
la japanaj agresantoj. Pro tio la loghantaro de la heghe-oj malkreskis
al 300, kiam fondighis la nova Chinio en 1949. Kaj post tio la heghe-oj
komencis la novan vivon. Ili sin okupas ne nur pri fishkaptado, sed
ankau pri terkulturado kaj fishbredado. Ili estas gastamaj. Se vi
gastos che ili, ili certe regalos vin per diversaj fishpladoj.
|