
|
Antau la fondigho de la nova Chinio en 1949 la blang-oj
en la montaro Blang ankorau konservis la vivmanieron de primitiva
komunumo kaj tiuj en la regiono Pingba jam vivis en la etapo de
la feud-bienula ekonomio. La lokoj, kie loghas la blang-oj, abundas
je richfontoj. La blang-oj sin okupas chefe pri terkulturado kaj
lertas en te-kulturado dank' al la varmeta klimato. La blang-oj
en la montaro Blang donas al siaj idoj la nomon ligitan kun tiu
de la patrino. Tri tagojn post la naskigho de la bebo oni baptas
ghin kaj aldonas la nomon de la patrino post la ghia.
La
blang-aj viroj portas veston sen kolumo, larghan pantalonon en nigra
koloro kaj blankan au nigran turbanon, kaj la virinoj mallongan
veston sen kolumo, jupon kun rughaj kaj verdaj strioj au en nigra
koloro. Ili faras hartuberon kaj ghin volvas per longa rubando.
La blang-aj virinoj machas areknukson kaj hodiau maljunulinoj ankorau
rigardas belaj la dentojn nigrigitajn de areka suko.
|