
|
La
prapatroj de la chinaj koreoj vivis sur la Korea Duoninsulo kaj meze
de la 19-a jc. enloghighis en la Nordoriento de Chinio. Iom post iom
ili formighis unu el la nacimalplimultoj de Chinio. La chinaj koreoj
lertas en riz-kulturado en la malvarma nordo de Chinio. La de ili
kulturita rizo estas nutroricha. La Yanbian-a Kore-nacia Autonoma
Subprovinco estas konata kiel hejmo de rizo en nordorienta Chinio.
La
chinaj koreoj lertas en kantado kaj dancado. Char ili shatas porti
blankan veston, oni nomas ilin ankau blank-vesta nacio. La koreaj
virinoj portas mallongan veston kun longaj rubandoj noditaj kaj
longan jupon kun multaj faldoj. La unu-jarigho de bebo, la 60-jarigho
de maljunuloj kaj la 60-a datreveno de la geedzigho estas rigardataj
kiel familiaj festoj.
|