Moroj

     
   

Loghdomoj

    Logdomo de Loba-nacio
    Vestoj
    Vestoj de loba-oj
    Nuna vivo
    Sperto de maljuna loba-o pri riĉiĝo

 



Skizo
La vorto "loba" devenis de la tibeta lingvo, kun signifo de sudano. La tibetanoj tiel nomas la loba-ojn, char chi tiuj vivas piede de la montaro Himalajo. Pro ghia baro la loba-oj malofte kontaktighis kun la ekstera mondo kaj ilia socio disvolvighis malrapide. En la 50-aj jaroj de la 20-a jc. ili restis ankorau en la primitiva sklava socio sub la regado de tibetaj sklavoposedantoj kaj kulturis teron per primitivaj medotoj. Pro malalta produktokvanto ili bezonis kolekti sovaghajn legomojn kaj chasi bestojn. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la loba-oj ekghuis rajton de nacia egaleco. Dank' al la helpado de diversaj frataj nacioj la loba-oj komencis la modernan konstruadon kaj rapide progresigis siajn ekonomion kaj kulturon.

La loba-aj triboj havas grandan diferencon de vestoj kaj moroj. Sed ili chiuj, chu viroj chu virinoj, amas porti multajn malsamajn ornamajhojn. La virinoj sin beligas per orelringoj, braceletoj, koliero kaj blankaj konkoj, arghentaj moneroj kaj kupraj tintiloj che la talio. Tiuj ornamajhoj montras la richecon de la familio.