
|
En 1979 la Shtata Konsilantaro anoncis, ke Ghino estas
la 55-a china nacimalplimulto. Pri la deveno de ghino-oj ne estas
noto. La ghino-oj respektas Zhuge Liang kiel sanktulon. Legendo
diras, ke parto da armeanoj de Zhuge Liang venis de malproksima
nordo. Kiam fondighis la nova Chinio en 1949, la ghino-oj sin liberigis
el la primitiva socio kaj komencis la novan vivon socialisman. Nun
la ghino-oj havas siajn proprajn shtatoficistojn, studentojn, kuracistojn,
komercistojn, sciencistojn kaj teknikistojn.
La ghino-aj viroj portas veston sen kolumo el blanka
lino kaj pantalonon el blanka au blua tolo, kaj la virinoj diverskoloran
veston sen kolumo, longan au mallongan jupon en nigra koloro kun
rughaj borderajhoj kaj blankan tri-angulan chapon. La ghino-oj,
chu viroj chu virinoj, sin beligas per grandaj oreltruoj.
|