Kiam novedzo de Achang-nacio iras bonvenigi la novedzinon,
li devas inviti du sagacajn kamaradojn por teni ombrelojn, char
kiam la novedzo eniros en la hejmon de la novedzino, la kamaradinoj
de la novedzino vershos akvon sur lin. Se la novedzo estos malsekigita,
li estos malestimata, se male, la akompanantoj de la novedzo rajtos
teni la nazon supren. Tial la akompanantoj chiamaniere klopodos
por shirmi la novedzon kontrau akvo per ombreloj, por ke neniu guto
da akvo falu sur la novedzon.
La moro devenis de popola rakonto pri tragedio.
Antau tre longe estis knabino Lami, kies gepatroj
forpasis. Shi vivis che siaj frato kaj bofratino. Poste la knabino
estis en edzighotauga agho. Junulo Lana petis lin svati al Lami.
La junulo devenis de bonhava familio kaj estis dorlotata. Por sukcesigi
la svaton, la gepatroj de Lana promesis donaci grandan sumon da
mono. Allogate de la granda mondonaco, la frato kaj bofratino de
Lami senpripense akceptis la svaton.
Sed Lami ne shatis tiun junulon, kaj
shi jam enamighis al alia junulo. Lau moro de sia nacio shi jam
interkantis kun la lasta kaj intershanghis kun li donacon pri la
gefianchigho. Tio malghojigis shiajn fraton kaj bofratinon. Ili
intencis murdi la junulon por edzinigi la fratinon al Lana.
En la tago de bonvenigo de la novedzino, la amato
de Lami frue venis al shia vilagho. Sed shia frato enlasis la junulo
nnur post vesperigho. La junulo kaj liaj kamaradoj, gaje eksplodigante
petardojn kaj ludante surnaon (blovmuzikilo), venis en la hejmon
de Lami. Subite ili estis privershitaj de malvarma akvo kaj la junulo
falis morta kun dolora krio. Lami korshirighis kaj sin mortigis.
Post tio Achang-nacianoj ekhavis la kutimon shirmi novedzon
per ombreloj por defendi lin. Nun la ombrelo estas rigardata nur
kiel talismano por novedzo.
|