 Vestoj
de achang-oj varias pro malsameco de lokoj. Achang-oj en Husa de
Sichuan-provinco multe konservas la tradicion de vestado.
Achang-oj shatas porti freshajn florojn sur la kapo.
La turbano de viroj kaj vestoj de virinoj povas indiki edzecon au
fraulecon. La edzinighintaj virinoj faskigas siajn harojn per nigra
silka shtofo en longo de 1 metro, kaj la hartubero altas 30 cm.
Ili portas jhaketon butonumatan en la mezo, kaj la manikoj estas
longaj, sed mallarghaj. Ili borderas la randon de jupo per brodajho
rugha, verda, flava kaj blanka. La jupo longas ghis sub la genuo.
Virinoj vindas la krurojn kaj zonas la talion per arghenta rimeno.
Fraulinoj spiraligas la harfaskon sur la verto kaj kovras ghin per
nigra tuko. Ili portas bluan au nigran jhaketon butonumatan en la
mezo kaj longan pantalonon. Ili vindas la krurojn per shtofa strio
kun brodajhoj per rughaj, verdaj, flavaj kaj blankaj fadenoj kaj
la ekstremo de la strio elturnighas je largho de 5 fingroj. Junulinoj
portas diversajn arghentajn ornamajhojn, ekzemple butonoj, chenoj
kaj skatoletoj. Ili entenas en la arghenta skatoleto kalkon, areknuksojn
k.a. Turbano de virinoj diferencigas ilin disde tiuj de aliaj nacioj.
Edzighintaj
viroj portas nigran turbanon kaj bluan, nigran au blankan jakon
butonumatan en la mezo kaj nigran pantalonon kaj oblikve sakon.
Ilia jako havas arghentajn butonojn che la kolumo, dekstra shultrumo
kaj akselumoj. Fraulinoj kovras la kapon per blanka gazo kun blanka
rubando puntizita. La rubando havas en la mezo rughajn, verdajn
kaj flavajn desegnojn. Ili havas sur la brusto floran tigon el rugha,
verda, flava kaj blanka silkaj fadenoj. Junuloj shatas porti husa-sabron.
Husa-sabro
Husa-sabro alinomighas achang-sabro. Multaj el la membroj
de nacio profesie laboras kiel ferajhisto. Ili estas lertaj fari
diversajn tranchilojn kaj oni nomas la longajn glavojn faritajn
en Husa de Longchuan de Yunnan-provinco husa-sabro. Husa-sabro estas
pinta au nepinta, fleksebla che la talio. Ghi estas tre akra. Krome
ili faras diversajn delikatajn tranchilojn por tibet-nacianoj en
Tibeto, Qinghai kaj Yunnan.
|