|  
              Baj-nacio 
              tre amas arton, kion montras ilia loghdomo. Ghenerale la loghdomo 
              estas aparta kaj chirkaufermita. La loghejo konsistas chefe el kortmuro, 
              pordo, ekranmuro, chefa domo, kiu staras en nordo kaj rigardas al 
              sudo, kaj domoj orienta kaj okcidenta. La Baj-nacianoj tre atentas 
              pordoturon, ekranmuron, gravuron sur pordo kaj fenestro, kaj koloran 
              pentrajhon sur la fronta muro. La pordoturo estas chefa parto de 
              la konstruajho, kiu povas vidigi la ekonomian pozicion de la loghanto, 
              kaj ankau estas honora signo. La pordoturo ofte havas suprenlevitajn 
              tegmentrandojn el argilmodlajho, lignogravurajho, shtona gruvurajho, 
              kolora pentrajho, brikoj kun reliefo ktp. Baj-nacia domo havas ne 
              nur nacian trajton, sed ankau apartan stilon de strukturo. Ghi estas 
              tre fortika. Oni ech ne uzas najlon kaj aliajn ferajhon dum ghia 
              konstruado. Post dekoj da jaroj ghi aspektas kiel la nova. Ghi kun 
              du dikaj lignaj pordklapoj en fera koloro estas tre majesta.  
             
            Sur la pordo kaj fenestroj de la domo estas lignogravurajhoj 
              simbolantaj pacon kaj felichon, kiaj blanka gruo kaj verda pino, 
              ardeo kaj lotuso, aglo kaj krizantemo, pavo kaj magnolio ktp. Surfaco 
              de la pordo kaj fenestro estas rughe lakita. Ghi estas glata, hela, 
              simpla, antikveca kaj eleganta. La domo estas tre pura kaj orda, 
              la dormochambroj trovighas ambauflanke kaj la salono en la mezo, 
              kun palisandra tablo kaj seghoj inkrustitaj per kolora marmoro kaj 
              pentrajhohava ekrano. 
             
            La ekranmuro, ne mankigeba parto de loghejo de Baj-nacio, 
              trovigas en korto, ekster pordo au che enirejo de vilagho. Ghi estas 
              masonita el tegoloj, brikoj kaj shtonoj. Sur ghia fronto skribighas 
              "felicho akompanas vin" kaj aliaj vortoj. Antau ghi estas 
              bedo kun multaj floroj, kiuj floras en chiuj sezonoj.  
              
                   |