|  
               
             
            La domoj de Baj-nacio konsistas el brikoj kaj ligno, 
              tegmentitaj per tegoloj. Ili estas subportataj de vicoj da fostoj. 
              La muroj en tri flankoj estas el ramita argilo kaj la fronta muro 
              kaj interna septo - el lignaj tabuloj. La gabloj estas shirmitaj 
              de etendita tegmento, kio povas izoli brulegon. La fostoj estas 
              interligitaj per solivoj, kaj tia soliva charpentajho estas fortika 
              kontrau tertremo. 
             La 
              nacianoj koncentre loghas en Dali de Yunnan-provinco, kie ofte blovas 
              okcidenta vento. La domoj frontas al oriento, kio povas eviti oftan 
              okcidentan venton. La ekranmuro estas alta, dum la chefaj domoj, 
              flankaj domoj kaj salonoj estas en sama alteco. Pro tio la domoj 
              povas shirmi unu alian kontrau vento. La fasado kutime estas ornamita 
              per argila skulptajho, ligna gravurajho, shtona gravurajho, marmora 
              ekrano, reliefaj brikoj kaj grizaj brikoj. La fasada dekorado karakterizighas 
              per tradicia nacia gusto, kaj ankau la strukturo estas originala. 
              La ekranmuro, plafono, pordo, fenestro k.a. estas ornamitaj per 
              gravurajhoj de figuroj de homoj, floroj, pejzaghoj kaj bestoj. La 
              charpentajhoj estas kunligitaj per tenon-juntoj, sed ne najloj. 
             
              
                   |