|  
              Sanyuejie, 
              la plej granda festo de Baj-nacio, okazas en marto chiujare lau 
              la luna kalendaro, per kio oni montras la deziron pri bona rikolto 
              de greno. Sanyuejie havas alian nomon Yuelianghui (Luna Foiro), 
              pri tio estas rakonto: La tria reghidino de Dali-regno enamighis 
              al juna fishisto, ili vizitis foiron sur la luno en la 15-a de marto, 
              ne sukcesis acheti agrikulturilojn nek fishreton kaj revenis sian 
              hejmvilaghon. Samvilaghanoj aranghis foiron sur la terglobo, kaj 
              de tiam aperis granda foiro en Dali. El tio oni povas vidi, ke Sanyuejie 
              kiel foiro havas longan historion. 
             
            En 
              la foiro trovighas multaj budoj richaj je varoj. Sanyuejie estas 
              ankau scenejo de Baj-naciaj kulturo kaj arto enhavorichaj. La prezentado 
              de kanto, danco kaj loka opero, tradicia chevalkonkurso, drakboata 
              konkurso ktp. allogas vizitantojn, ech cent mil en unu tago. 
             
            Sanyuejie estas ankau bona shanco por Baj-naciaj gejunuloj 
              konatighi kaj amikighi. En Dali la plej bona loko por geamantoj 
              estas Papilia Fonto. La rakonto, ke paro da gejunuloj ensaltis en 
              akvon kaj farighis papilioj por amo, faris Papilian Fonton la plej 
              romantika pejzagho en Dali.  
             
             
             |