La gastama Baj-nacio regalas gastojn per tri teoj.
Pri
tri teoj estas rakonto: Maljuna lignajhisto instruis metilernanton
dum multaj jaroj. Antau la finigho de la instruado li gvidis la
lernanton al la monto Cangshan por haki kaj dissegi arbojn. Post
unutaga laborado la lernanto tre soifis kaj prenis freshajn arbofoliojn
en la bushon kaj machis ilin. Li kuntiris la brovojn kaj langklakis
pro maldolcho de la folioj. La majstro diris: "Por akiri sukceson
oni devas venki malfacilajhon!" Fininte la dissegadon, la majstro
donis al la lernanto brunan sukeron kaj serioze diris: "Dolcho
venas post la amaro!" Kiam la lernanto finis la lernadon kaj
devis adiauis la majstron, chi tiu donis al li glason da teo kun
mielo kaj folioj de zantoksilo (zanthoxylum bungeanum). Post trinko
la lernanto diris: "Ghi estas amara, dolcha kaj pika."
La lignajhisto diris ghoje: "Jes, unue amreco, poste dolcho
kaj fine postgusto, jen vero por metilernado kaj homkulturado.
De tiam, "tri teoj" farighis vivbezonajhoj
de Baj-nacio kaj iom post iom farighis moro regali gastojn, kaj
la preparado estas pli kaj pli delikata. Por prepari la unuan teon,
oni metas krudajn kaj amarajn tefoliojn en argilan poton kaj rostas
per milda fajro, poste envershas bolintan akvon. Tiu chi teo estas
nomata "aroma kaj amara teo ". La dua teo, en kiun oni
metas brunan sukeron, juglandkernon kaj sezamon, estas nomata "dolcha
teo". La tria teo kun mielo kaj iom da zantoksiloj, gustanta
amare, dolche kaj iom pike, estas nomata "postgusta teo".
|