 La
Dali-a Baj-nacia Autonoma Subprovinco de Yunnan-provinco estas pli
evoluinta ekonomie kaj kulture ol aliaj nacimalplimultaj regionoj
en sudokcidenta Chinio. Jam antau 3 mil jaroj baj-oj vivis che Erhai-lago
kaj laboris per hakilo kaj tranchilo el shtono kaj besta osto. Iliaj
vestoj montras naciajn karakterizajhojn kaj specialan estetikon
formighintan dum ilia longa laborado. La baj-oj shtatas blankon
kaj rigardas tiun koloron sublima, kaj iliaj vestoj okulfrapas per
blanko kun ornamo de kolorbrilaj kaj krochet-broditaj pecoj.
La viraj vestoj estas simplaj kaj la maljunulaj --
helkoloraj, dum la virinaj kaj infanaj -- kolorrichaj. Ghenerale
knabinoj portas chemizon blankan au helkoloran kun borderajhoj che
la manumoj kaj superveston rughan au lazuran. Ilia pantalono estas
blanka au helkolora kaj antautuko -- delikate brodita. Ili reliefigas
sian belan figuron per zono kaj charmigas sin per jadaj braceletoj,
broditaj shuoj kaj plektitaj haroj ornamitaj per rugha shnureto
kaj blanka frangho pendanta che la maldekstra flanko.
|