Amuzado de “Prikla Festo”
de Baj-nacio

de YIBAI

“Prikla Festo” , originala festo de Baj-nacio de Ĉinio, okazas en aprilo kaj majo por rizpriklado en la regiono norde de la antikva urbo Dali, Yunnan-provinco.

Dum la festado fondiĝas portempa interhelpa societo, kiu prizorgas kaj prikladon kaj amuzadon dum la kamplaboro. En la prikla sezono dekoj da familioj sin organizas en interhelpan societon por fari kolektivan prikladon. Ĉiu societo havas “priklan mandarenon”, kiu devas esti lerta en kamplaboro kaj humura kaj aǔtoritata en la vilaĝo. Li aranĝas labordividon kaj ekzamenas kvaliton de la laboro. Ĉiu prikla societo havas karakterizan triangulan flagon sur stango en longo de ĉ. 9 metroj. Ĉe la pinto de la stango estas silka ornamaĵo en formo de grenmezurilo kun simbolo de riĉa rikolto de greno. Sub la grenmezurilo flirtas blua aǔ ruĝa triangula flago kun blanka denta borderaĵo, kaj sur la flago legiĝas vortoj pri “riĉa rikolto de greno”, “pacon kaj feliĉon por la popolo” k.s. Supre de la flago estas multkoloraj pilkoj, rubandoj, fazanaj plumoj, kupraj tintiloj k.a.

En la unua tago de la priklado la kamparanoj sin vestas per festaj kostumoj, ornamas sian vekton de rizplantidoj per floroj kaj, sekvante la flagon, marŝas al la kampoj en akompano de kantado, krakado de petardoj kaj sonigado de gongoj. La mastro de la unue priklota kampo devas pretigi vinon kaj konfitaĵojn ĉe la rando de la kampo. Kiam la priklantoj atingis la lokon, ili dividas la frandaĵojn, laǔte kantas kaj komencas prikladon en akompano de muzikoludo de surnao (ĉina blovinstrumento), tamburo kaj gongo.

Priklado daǔras en soprana kantado de virinoj kaj gaja nacia muziko de surnao kaj tamburo. La “prikla mandareno” ekzamenas la laboron sonigante gongon. Li intensigas la sonigadon por tiu, kiu priklas nebone aǔ malrapide, kaj lia sonigado estas tre komika. Post kiam oni finis prikladon en unu bedo, virinoj kantas kanton por esprimi bondeziron, ke la plantaĵoj bone kresku. La mastro de la kampo regalas per tagmanĝo kun pladoj el viando kaj fiŝo. Post la tuttaga laboro ili dividas bakitajn fabojn. La laboro estas intensa, sed la nacianoj prenas ĝin feliĉa festo.

Post fino de la tuta priklado, oni kutime festas alian tagon por celebri la plenumon de priklado kaj danki akvodion. En tiu tago ĉiuj membroj de la societo kolektiĝas en templo de loka dio kaj buĉas brutojn por kulti la dion. La “prikla mandareno” rajdas sur ĉevalo eskortate de vico da dancantoj kaj multaj homoj alivestitaj kiel fiŝistoj, arbohakistoj, terkulturistoj kaj intelektuloj. La vicaro turneas en najbaraj vilaĝoj. Ĉiuj sin alivestas por sufiĉe esprimi komikecon. La “prikla mandareno” sin vestas kiel klaŭno, kun ĉapelo el rizplantidoj, leda boto sur unu piedo kaj pajla sandalo sur la alia, tritikaj spikoj sur la lipo, sunokulvitroj, kaj rajdas kun dorso al la irdirekto. En iuj lokoj oni ŝatas nigrigi la vizaĝon de la “prikla mandareno”. La prezentado de la fiŝisto, arbohakisto, terkulturisto kaj intelektulo estas humura kaj komika, plena de loka gusto kaj intensa vivetoso. La tuta amuzado esprimas plenan sinmalstreĉon post intensa kamplaboro kaj ankaǔ esperon de riĉa rikolto.