Loĝdomo de Baj-nacio

de LIU BIAN

Baj-nacio longatempe okupiĝas ĉefe pri kulturo de rizo. Por la nacio loĝejo estas tre grava kaj baj-oj tre atentas la medion de loĝado. Ĉiu familio havas loĝejon kun korto, en kiu oni povas loĝi, kuiri, kulti prapatron, akcepti gastojn, konservi grenojn kaj bredi brutojn.

La domoj de baj-oj estas konstruitaj ĉefe el ŝtonoj, kiuj estas multe uzataj por fundamento, muro kaj lintelo de pordo kaj fenestro.

La arkitekturo kaj dekorado de Baj-nacio heredis la tradicion de centraĉinia arkitekturo, sed havas sian propran nacian stilon kaj lokan guston pro la malsamecoj de natura medio kaj estetiko. La diferenco inter la domoj de Pekino kaj tiuj de Baj-nacio estas: unue, en Pekino la fronta pordo de la domoj rigardas al sudo, dum tiu de Baj-nacio al oriento; due, en Pekino, la domoj ĝenerale estas unuetaĝaj, kaj tiuj de Baj-nacio duetaĝaj.

La nombro de ĉambroj de baj-oj dependas de ekonomia situacio de la familio kaj nombro de ĝiaj membroj. La fronta pordo troviĝas en nord-orienta angulo de la korto. En la pordo estas ekranmuro kun la ĉina ideogramo “feliĉo”.

Ĉiuj konstruaĵoj de baj-oj estas ornamitaj de belaj gravuraĵoj kaj pentraĵoj. Lignaj gravuraĵoj estas la plej kutimaj, kiaj herbo, drako, vesperto, leporo kaj diversaj figuroj de animaloj kaj vegetaloj. Baj-aj lignogravuristoj estas tre lertaj en gravurado de pejzaĝoj, homoj, floroj, birdoj, fiŝoj kaj insektoj.

Baj-oj tre ŝatas ornami pordoframon kiel pavilonon kun suprenlevitaj aleroj de tegmento. La pordo estas ornamita per argilaj skulptaĵoj, lignaj kaj ŝtonaj gravuraĵoj, koloraj pentraĵoj, marmora ekrano kaj brikoj kun reliefaj gravuraĵoj.

Fresko sur blanka muro estas karakterizaĵo de ornamado de konstruaĵoj de Baj-nacio. Sur la muroj estas diversformaj geometriaj figuroj, floroj, birdoj, pejzaĝoj kaj kaligrafaĵoj.

La domoj de baj-oj estas belaj kaj puraj. En kortetoj de multaj baj-oj ĉarmas florbedo, ĉar baj-oj tre ŝatas florojn.