 La
viroj de Bau'an-nacio portas blankan jakon butonumatan en la mezo,
nigran veshton ekster la jako kaj nigran au bluan pantalonon. En
iuj lokoj ili portas oblikve butonumatan kitelon, zonon kaj botojn.
En festotagoj ili portas nigran kordurojan kitelon kun faldata kolumo,
granda antaupeco kaj borderita rando. La zono estas 5-futa kolora
rubando. Ili portas chapelon kaj longajn botojn el bovledo kaj en
vintro brunan peltan jakon. Same kiel viroj de Huj-nacio, ili shatas
porti blankan rondan senvizieran chapeton kaj blankan kitelon. La
virinoj portas robon butonumatan che la dekstra flanko, longan pantalonon
kaj senbutonan veshton kun ronda kolumo, faritan el kordurojo de
purpura, verda au aliaj freshaj koloroj. La veshto estas borderita.
Same kiel virinoj de aliaj islamaj nacimalplimultoj, la virinoj
de Bau'an-nacio shatas porti kaptukon. Fraulinoj portas verdan kaptukon,
junaj virinoj la nigran kaj maljunulinoj la blankan. Knabinoj havas
longajn harplektajhojn kovritajn per kolora gazo, kaj en festotagoj
ili portas rughan au verdan chapelon.
Bau'an-glavo
Bau'an-glavo estas fierinda metiajho de la nacio. Ghi
estas kaj ornamajho kaj bona donaco por amatoj kaj amikoj. La glavo
estas delikata, belforma kaj akra. Ghi ghuas renomon. Ghia farado
konsistas el 80 procederoj, ekzemple sole por fari tenilon, oni
devas prilabori latunan lamenon, kupran draton, bovan kornon kaj
plastan pecon, kunglui ilin kaj gravuri la kunmetajhon je diversaj
desegnoj. Oni poluras ghin ghis ghi rebrilas. La desegnoj estas
tre diversaj, ekzemple Stela Sepjado, Umeflora Kvinopo, Draka Duopo
k.a. Chiu familio de la nacio havas unu membron kiel ferajhiston,
kaj chiu ferajhisto havas sian propran markon. Pri chiu marko estas
bela legendo, tragedia rakonto au io alia.
|