Domoj de Blang-nacio

Blang-nacianoj loghas sur montoj kun absoluta alto de pli ol 2000 metroj kaj ili konstruas domon en januaro, februaro kaj marto. La domoj estas konstruitaj el bambuo, ligno, tero kaj pajlo. La konstruado estas malmultekosta. Chiuj plenkreskaj viroj kapablas konstrui domon kaj la konstruado estas helpata de la tuta vilagho. Sur la montoj ili povas akiri chiujn materialojn. La parencoj kaj najbaroj donacas grenon kaj materialojn, kaj la konstruado estas plenumebla en 1-2 tagoj.

La ligna-bambua domo de nacianoj en montaro de Xishuangbanna konsistas el loghejo kaj tenejo. Homoj loghas en la supra etagho de la domo kaj la teretagho servas kiel stalo por porko, koko, bovo kaj chevalo kaj ankau kiel ejo por brulajhoj kaj pistujo. Flanke de la domo estas ligna shtuparo. En la supra etagho estas bambua sunumejo por tualetado de virinoj kaj por sunumado. La duklina tegmento estas tegita per herbogarboj firmigitaj per bambuaj stangoj. La muroj kaj planko estas bambuaj. En la chambro estas fajrujo. Sur la fajro staras tripieda framo por subporti poton. Oni ripozas, gastas kaj kunvenas apud la fajrujo. Chirkau la fajrujo estas bambuaj matoj por dormado. La domo ne havas fenestrojn kaj la malhelaj chambroj estas lumigataj per fajro. En la chambroj estas nur fera poto, tripieda framo kaj simplaj agrikulturiloj. Krome estas korboj, kribriloj, tabloj, benkoj, kuleroj k.a. faritaj el bambuo. Tia domo taugas por 10 jaroj, sed en chiu 2-a au 3-a jaro oni devas shanghi la herbojn sur la tegmento.

Chiuj familioj konstruas sian tenejon apud la vilagho kaj konservas grenon en la supra etagho de la tenejo. Malsupra etagho estas vaka. Preskau neniam okazis shtelo de greno.