Vestoj de blang-oj

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

La totala nombro de blang-oj estas ch. 85 mil. Ili loghas chefe en Xishuangbanna, Yunnan-provinco, sudokcidenta Chinio. Taj-oj estas iliaj intimaj najbaroj. Tial la domoj kaj vestoj de blang-oj estas similaj al tiuj de taj-oj.

La blang-aj viroj portas senkoluman veston, lozan nigran pantalonon kaj nigran au blankan kaptukon; la virinoj portas koloran senkoluman veston, tubojupon kun rughaj-verdaj au nigraj strioj kaj grandan kaptukon sur volvita hararo. En grava kunveno au festo la virinoj metas florojn de diversaj koloroj sur la kaptukon. En la Akvoversha Festo oni jughas virinan kapornamon. Elstaraj estas tiuj, kiuj portas plej valorajn florojn bone aranghitajn. Tial la blang-oj ege zorgas pri kapornamo.