 Junuloj
de Buji-nacio portas mallongan jakon butonumatan en la mezo, longan
larghan pantalonon kaj turbanon el nigra au krade desegnita shtofo.
Maljunuloj portas veston kun largha antaupeco au kitelon. Vestoj
de la virinoj varias lau lokoj. La virinoj kutime girlande spiraligas
la harplektajhon sur la verto kaj kovras ghin per nigra kaptuko
au kaptuko kun krada desegno. Ili portas jakon kun granda antaupeco
kaj largha kolumo, vakstinkturitan plisitan jupon kaj zonon kun
belaj desegnoj. Ili shatas ornami sin per arghentaj braceletoj,
orelringoj kaj kolieroj. Iliaj shuoj estas broditaj kaj pintaj.
Florsako
En festotagoj gejunuloj de la nacio kolektighas kaj
sin amuzas per jhetado de florsako. Florsako povas esti atestilo
de amo. Ghi estas kvadrata kaj farita el kotona au silka shtofo.
Oni brodas sur ghi floron, herbon, papilion, birdon au geometriajn
figurojn. La sako estas remburita per brano au kotonaj semoj. Che
la kvar anguloj estas bidoj kaj koloraj kvastoj.
Dorsosako
Buji-oj kutimas kunporti dorsosakon. La sako estas farita
el kruda shtofo kun krada desegno en blua kaj blanka koloroj au
en blua koloro de diversaj nuancoj. La shtofo estas fortika kaj
senornama. Rimeno interligas ambau flankojn de la sako kaj che la
ekstremoj de la rimeno estas kvastoj. Alispeca sako estas farita
el nigra kruda shtofo kaj ornamita per broditaj geometriaj figuroj
per roza, orangha, verdeta kaj blanka fadenoj. Ghia alia flanko
estas farita el kruda shtofo kun krada desegno. Same ghi havas rimenon
por esti portebla.
|