Domoj de Chjang-nacio

Plejparto de la membroj de Chjang-nacio vivas en la nordokcidento de Sichuan-provinco. Tie estas multaj bone konservataj konstruajhoj de tradicia arkitekturo de Chjang-nacio.

Konstruajhoj en la vilaghoj de Chjang-nacio dividighas en du kategoriojn. La unua estas ordinara popola domo. Oni masonas murojn el shtonoj kaj la domo estas kvadrata, el tri etaghoj. La teretagho estas uzata kiel stalo, la dua etagho estas loghejo. En la mezo estas fajrujo kiel kuirforno. Estas absolute malpermesite transpashi la fajrujon. La fajro neniam estinghighas. La tria etagho servas kiel tenejo de greno kaj agrikulturiloj.

La alia estas fuortforma domo el argilo au shtono. En Buwa-vilagho de Wenchuan-gubernio estas tipaj fuortformaj domoj el ramita argilo. La domoj altas 40 metrojn kaj la bazo estas masonita el shtonoj. La muroj farighas pli kaj pli mallarghaj de sube supren. Sur la muroj estas paftruoj mallarghaj internaflanke kaj larghaj eksteraflanke. Tiuj domoj aghas 200-300 jarojn, sed restas fortikaj malgrau multfoja forta tertremo. Oni diris, ke en masonado oni miksis rizkachon en argilon. La interna flanko de la muroj estas vertikala dum la ekstera iom klina. La metodoj de konstruado de argila kaj shtona domoj estas samaj. La ekzistantaj fuortformaj domoj estis konstruitaj lau montodeklivoj kaj ofte che gravaj pasejoj. Mirinde estas, ke la nacianoj neniam uzis liniilon kaj projektan planon kaj konstruis la domojn lau sia sperto. Tiuj domoj spertis venton kaj pluvon dum centoj da jaroj kaj restis fortikaj. La arkitekturo de Chjang-nacio liveris valorajn materialojn por studo pri la historio kaj kulturo de la nacio.

Chjang-nacio estas unu el la nacioj plej multe migrantaj. En migrado ghi multe militis kun la indighenaj triboj kaj chiam malvenkis. Tial la nacianoj konstruis sian loghejon en fortikan fuortforman domon kun mallarghaj fenestroj. Tio ne povas enlasi sufichan lumon, sed konservas varmon en la domo.

En la gubernio estas antikva vilagho en formo de fisho. La tuta konstruajho estis farita el ramita argilo. Kun tegmentoj interligitaj ghi aspektas kiel bone gardata kastelo. Por bari entrudighintojn, oni faris la stratojn zigzagaj kaj interligantaj chiujn familiojn. En la vilagho entrudighintoj kvazau falis en labirinton. Se io danghera okazos, la vilaghanoj, bone konantaj la lokon, povos ascendi la tegmenton por observi la aferon kaj atingi chiujn lokojn de la vilagho, facile farante atakon kaj facile sin defendante.