La
vestoj de chjang-oj estas originalaj, simplaj kaj belaj. Chu viroj
chu virinoj, chiuj portas longan veston faritan el katuno kaj longan
veshton el shaffelo au kotona teksajho, kun kapvesto kaj krurzonoj.
Virinoj amas borderi veston per brodajho kaj inkrusti
kolumon per arghentaj ornamajhoj similaj al umefloro. Ili plejparte
portas broditajn zonon kaj shuojn kun elstara pinto, orel- kaj kolringojn,
harpinglojn kaj aliajn arghentajn ornamajhojn.
Chiuj chjang-oj, chu viroj chu virinoj, portas kapveston
nigran au blankan. Ankau la kapvestoj de virinoj estas buntaj, ofte
kun koloraj brodajhoj.
|