|  En 
              vintro daur-nacianoj portas mantelon, chapon, pantalonon kaj botojn 
              el felo. La chapo estas farita el kapfelo de kapreolo, lupo au vulpo. 
              La chapo havas la harojn ekstere kaj la orelojn kaj kornojn rekte 
              starantajn. La botoj estas faritaj el ledo de kapreolo au bovo. 
              Viroj portas ankau vestojn el tola shtofo. En vintro ili portas 
              ankau vatitan mantelon kaj, se pli froste, aldone veshton el kapreola 
              felo. En somero ili portas maldikan kitelon kaj blankan kaptukon 
              au pajlan chapelon kaj ledajn shuojn. En la pasinteco virinoj portis 
              pelton, kaj post Qing-dinastio ili portis tolajn vestojn. Ilia mantelo 
              sen fendo estis longa kaj largha, kaj la koloro estas blua, nigra 
              au griza. En somero ili portis blankajn shtrumpojn kaj broditajn 
              shuojn. Maljunulinoj shatis porti ekster la mantelo longan au kurtan 
              veshton. La mantelo havas longajn kaj larghajn broditajn manikojn. 
              La desegnoj estis simplaj kaj la koloroj helaj kaj graciaj. Virinoj 
              estas lertaj en brodado de vestoj, shuoj kaj talisako. La hararanghoj 
              kaj ornamoj estas variaj lau la lokoj. En iuj lokoj oni kovras la 
              kapon per blanka tola shtofo au blanka tuko kaj portas orelringojn. 
             |