La
vestoj de De'ang-nacio havas fortan nacian karakteron. La viroj
portas bluan kaj nigran jakon kun larghaj brustumoj kaj lozan kurtan
pantalonon. Ili volvas sian kapon per nigra-blanka turbano, kaj
che ambau ekstremoj de la turbano estas koloraj lanugaj globetoj.
La virinoj portas nigre bluan au nigran kurtan jakon butonumatan
en la mezo kaj longan jupon. Ili kovras sian kapon per nigra tolo.
Ilia jako estas borderita che ambau flankoj per rugha tolo kaj la
4-5 paroj da butonoj estas faritaj el arghento. La jupo surhavas
kolorajn transversajn striojn. Gejunuloj shatas sin ornami per arghentaj
kolringo kaj orelpendajhoj.
La
plej okulfrapa sur la vestoj de De'ang-nacianoj estas ringforma
zono. Kiam knabinoj maturighas, ili ekportas che la talio kelke
au ech dekojn da zonoj el liano au zonoj kun antaua duono el liano
kaj posta duono el arghenta spiralo. La lianaj zonoj havas diversajn
kalibrojn kaj estas rughe, nigre kaj verde farbitaj. Iuj shatas
gravuri desegnojn sur la zonoj au tegi ilin per arghenta au aluminia
folio. Tiu kutimo estis heredita de prapatroj de la nacio.
Estas mito: Prauloj de la nacio naskighis en kalabaso.
Kiam ili eliris, chiuj viroj havis la saman aspekton, dum la virinoj
flugadis senorde. La dio donis al la virojn malsamajn aspektojn.
Por chesigi la flugadon de la virinoj, la viroj faris el liano ringojn
kaj per ili senmovigis la virinojn. La virinoj ne povis flugi plu
kaj vole nevole vivis kune kun la viroj. Shajne la nunaj zonoj estis
postsigno de la mito. Nun la zonoj farighis gravaj ornamajhoj. La
nacianoj opinias, ke ju pli multajn zonojn la knabino portas, des
pli sagha kaj kapabla shi estas. Tial la virinoj shatas porti kiel
eble plej multajn zonojn. La enamighintaj
frauloj faras delikatajn lianajn zonojn kun fajnaj desegnoj de bestoj
kaj floroj por donaci al sia amatino.
La lanugaj globetoj sur la vestoj de De'ang-anoj estas
freshkoloraj kaj gustoplenaj. Ili kiel ornamajhoj trovighas che
ambau ekstremoj de la turbanoj de la viroj, antau la brusto, che
la basko de la vestoj de virinoj kaj sur ilia kolringo, sur la orelpendajhoj
kaj sur la mantukoj de gejunuloj.
|