 Ghenerale
vilaghoj de Derung-nacio estas malgrandaj, iuj el 4-5 familioj,
kaj iuj nur el unu familio, kaj la plej granda vilagho havas nur
dekkelke da familioj. La vilaghoj distancas unu de alia dekojn au
ech cent kilometrojn. En la nordo de la regiono, kie vivas Derung-nacianoj,
oni konstruas domon el ligno, kaj en la sudo - el bambuo. Iliaj
oblongaj domoj estas konstruitaj sur fostoj kaj la tegmento distancas
de la tero 2-3 futojn. La lignaj domoj estas chirkaumurigitaj per
stakitaj chevronoj kovritaj per lignaj tabuloj au herboj, kaj interne
estas lignaj tabuloj kaj bambuaj plektajhoj. La bambuaj domoj estas
chirkaumurigitaj per bambua hegho, supre estas pajlo kaj interne
bambuaj matoj. Chu lignaj, chu bambuaj, chiuj havas ene 1-3 fajrujojn.
En bambuaj domoj la fajrujoj simetrie situas ambauflanke en la oblonga
chambro kaj inter la fajrujoj estas trairejo. En lignaj domoj oni
lokas fajrujon en anguloj de la chambro. Ghenerale fajrujo de maljuna
generacio situas pli profunde en la chambro kaj tiuj de junaj generacioj
- che la pordo. Edzighinte, viroj devas havi fajrujon en la chambro
por simboli novan familion. Bambuaj domoj havas du pordojn kaj estas
atingeblaj per ligna shtuparo. Lignaj domoj havas nur unu malgrandan
pordon rigardantan al la oriento kaj ne havas fenestron. Sub la
domo estas stalo.
|