Svatado de Derung-nacio estas civilizita kaj interesa.
Se fraulo enamighas al iu fraulino, li petas langolertan kaj patriarkan
viron svati lin al shi. Se la viro akceptas la peton, li iras en
la hejmon de la fraulo, prenas tekruchon, multkoloran dorsosakon,
teon, cigaredojn kaj tason kaj iras al la hejmo de la fraulino.
Veninte
al la hejmo de la fraulino, la svatanto devas rapidmove demeti la
tekruchon, envershi akvon, ardigi la fajron en la fajrujo, starigi
tripiedon kaj meti la kruchon sur la fajron. Dume li ne zorgas,
chu la familianoj de la fraulino bonvenigas kaj salutas lin au ne.
Poste li elprenas la kunportitajn teon kaj tason kaj elprenas bovlojn
el la bovlobreto en la hejmo de la fraulino. Kiom da membroj havas
la familio de la fraulino, tiom da bovloj li devas pretigi. Kaj
tiam la membroj de la familio de la fraulino, chu ili konsentas
au ne, sidighas chirkau la fajrujo. Bolighas la akvo kaj la svatanto
infuzas teon kaj vershas teon en la bovlojn kaj prezentas lauvice,
unue al la gepatroj, poste al la fratoj kaj fratinoj, kaj fine al
la fraulino. Post tio la svatanto komencas sian svatadon. Se la
patro au patrino de la fraulino eltrinkas per unu tiro, kaj la aliaj
membroj eltrinkas lauvice, tio signifas, ke la familio konsentas
la svaton. Se la svatado dauras ghis la noktomezo, sed neniu trinkas
la teon, la svatanto devas reviziti en la sekvanta tago. Se la familianoj
ankorau ne trinkas, li revenas en la tria tago. Se en la tria tago
oni ankorau ne trinkas, tio aludas, ke li ne sukcesas en la svatado.
Se la fraulo ankorau havas korinklinon al la fraulino, li petos
refoje svatadon en la sekvanta jaro.
Kiam la gejunuloj enamighas unu al la alia, ili intershanghas
donacojn en esprimo de gefianchigho. Kutime la fraulino donacas
al la fraulo litkovrilon au krurzonon, kiun shi mem faris, dum la
fraulo donacas al shi shpaton au dorskorbon, kiun li mem plektis.
|