Ĝenro de Derung-nacio (I)

Ĉe Derung-rivero

de CHENG WEIDON

Ambaŭborde de Derung-rivero estas regiono loĝata de Derung-nacianoj. La vizaĝa tatuo de virinoj de la nacio daŭranta 2-3 jarcentojn frontas malaperon, kaj la apero de tiu originala kutimo restas enigmo. La loko restas en mistera izoliteco pro la baro de Gaoligong-montaro kaj la valo de Nujiang-rivero.

La loko situas ĉe la granda kurbo de la arka Hengduan-montaro. Ĝi najbaras al la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo norde, Gaoligong-montaro oriente kaj Dandanglika-montaro okcidente. Ĝi estas izolita kaj havas primitivan naturan pejzaĝon kaj originalan ĝenron de la nacio. Oni rigardas ĝin virga tero.

Fine de aŭgusto mi volis veturi al Derung-rivero. Sed la 90-kilometra kruta vojo zigzaganta en montaro suferis terŝoviĝon en multaj lokoj kaj la tunelo en la abosluta alteco de 3200 metroj en Gaoligong-montaro estis ŝtopita de terŝoviĝo, pro tio aŭtoj ne povis trairi. Kaj mi devis piediri tra la tunelo plena de koto profunda ĝis la genuoj, portante valizon de 20 kilogramoj.

Transgrimpinte Gaoligong-montaron, mi venis al Derung-rivero kaj komencis mian vojaĝon.

La rivero fontas en Zayu-gubernio de Tibeto, fluas 80 kilometrojn en Yunnan-provinco kaj fine eniras en Birmon. Tie la flaŭro restas sendetrua. La montoj estas verdaj, en la arbaroj lirlas akvo, flavaj vilaj muskoj tegas arbotrunkojn, ŝtonojn kaj deklivojn. En la veproj punktas flavaj, blankaj, violaj kaj rozaj floroj. Post dutaga irado mi venis al la vilaĝo Kongdang, sidejo de la loka registaro.

Ĝi estas en absoluta alto de 1450 metroj, meze de Derungjiang. Ni estis loĝigitaj en ligna domo kun 4 ĉambroj, la plej vasta en la vilaĝo. En la vilaĝo estas malgranda hidroelektrejo, kiu ne povas kovri la bezonon, kaj elektro estas liverata en difinita tempo. Kaj krome la tensio estas malalta, kaj la lumo malhela kiel lampiro. Eĉ tion ni ne ĝuis kaj ni devis bruligi kandelon. Tra la fenestro kun fera krado ni vidis ondantan Derung-riveron vualita de nebulo je dekoj da metroj fore. Estis pluvsezono, sed la akvo de la rivero estis klara. Ni neniun vidis sur la kota strato. En la vilaĝo ni ne vidis veturilojn, nek aŭdis rumoron de homoj. La loko estas tute sen poluo kaj izolita en primitiveco.

La prapatroj de la nacianoj vivis en la basenoj de Jinsha- kaj Lancang-riveroj. Poste ili transloĝiĝis al la basenoj de Nujiang- kaj Derung-riveroj. Nun la nacianoj ankoraŭ opinias, ke ili venis de la loko, kie leviĝas la suno, ke ili estas la unuaj mastroj de Derungjiang. Antaŭ 50 jaroj ili finis la loĝadon sur arboj aŭ en kavernoj kaj nun ilia vivmaniero ankoraŭ portas primitivan guston. Por pli multe scii pri la nacianoj en la profunda montaro,ni decidis viziti Pukawang-vilaĝon administratan de Kongdang.

Zigzaga vojeto paralelas Derung-riveron. La valo en nebulo similas al fea mondo, sed ni ankoraŭ devis nin gardi kontraŭ venenaj serpentoj kaj hirudoj.

La vojo inter la sidejo de la registaro kaj Pukawang longas nur 4 kilometrojn, sed ni iris 3 horojn. En la vilaĝo loĝas 12 familioj el 59 homoj kaj ĉiuj domoj estas tegmentitaj per herboj.

Nia vizito vigligis la vilaĝeton. La vilaĝanoj eliris el sia domo, la infanoj diris unu al alia nian alvenon. Ankaŭ la hundoj senĉese bojis malgraŭ la baro de la mastroj.

Mi venis al la hejmo de 61-jara Pu Liguang. La maljunaj gemastroj tre ĝojis pro mia vizito, ke mi estis la unua gasto el Pekino por ilia vilaĝo. Ĉe tio la entuziasmaj vilaĝanoj portis al mi freŝajn maizospikojn, melonojn, vivajn fiŝojn kaj kokovojn, kio multe kortuŝis min, kaj mi senĉese kapklinis al ili por esprimi mian dankon. Kiam la vilaĝanoj sciis, ke mi venis por intervjui kaj foti, la tuta vilaĝo ekbolis. Ili sin vestis per festaj kostumoj, preparis vinon kaj ekdancis en la mezo de la vilaĝo. Iuj virinoj dancis kunportante bebon sur la dorso. Ili dancis ne rapide, nek malrapide, jen drinkis, jen dancis… Vilaĝestro Pu Shanghua diris al mi, ke lia vilaĝo estas fermita de la ekstero kaj malmultaj vizitis la lokon. Junaj kaj mezaĝaj vilaĝanoj iris aliloken por perlabori, kaj preskaŭ ĉiuj ceteraj venis. Mi ne sciis kion diri al tiuj honestaj kaj afablaj tamen malriĉaj Derung-nacianoj. Mi kaj mia kunvojaĝanto Li, kiu laboras en la propaganda departemento de la subprovinco, donacis al ili ĉiujn niajn vinon, cigaredojn, bombonojn, biskvitojn k.a. Ĉe la adiaŭo mi fotiĝis kune kun la vilaĝanoj por esprimi mian koran dankon kaj poste montri al miaj konatoj en la urbo.