Ĝenro de Derung-nacio (II)

Serĉi tatuitajn virinojn

de CHENG WEIDON

Historiaj materialoj notis, ke tatuado de Derung-nacio furoris antaŭ ĉirkaŭ 350 jaroj, ke triono de la virinoj de la nacio estis tatuitaj je la vizaĝo. Sed ekde la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la nombro de tatuitaj virinoj malmultiĝis kaj en la 50-aj jaroj de la sama jarcento la nombro estis multe malpli granda. Sed la celo de mia vizito ja estis trovi tatuitajn virinojn.

Pluvis kelke da tagoj kaj neniun tatuitan virinon mi renkontis, kio enuigis min. Ĝuste tiam mi aŭdis, ke venos tatuitaj virinoj por renkontiĝi kun specialistoj pri tatuitaj virinoj. Mi tre ĝojis de la informo.

Venis 4 tatuitaj virinoj, kiuj piediris 15 kilometrojn transirante riverojn, i.a. per glitŝnuregoj. Korboj sur ilia dorso estis malsekaj, kaj iliaj vestoj estis makulitaj de koto. Iuj el ili estis bandaĝitaj je la suroj. Iuj el ili estis en kaŭĉukaj ŝuoj kun sango. Evidente ili estis atakitaj de hirudo.

La vilaĝestro diris al mi, ke ili ĉiuj havas ĉirkaŭ 60 jarojn, kaj la plej juna estas 58-jara. Ili estis tatuitaj en la aĝo de 15 jaroj. Du el ili estis memvolaj por la tatuo kaj la aliaj estis devigitaj de la gepatroj. Ili ne povis motivi la tatuon. Kiam ili sciis, ke mi volas foti ilin, ili elprenis el la korboj novajn ŝaletojn manfaritajn. La virinoj de Derung-nacio prenas tian ŝaleton kiel veston en tago kaj litkovrilon en nokto.

Virina tatuo estas legebla en antikva libro: “Tatuo estas kutimo de primitivaj triboj de Derung-nacio, por simbolo de beleco kaj emblemo de la klanoj.” En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento la knabinoj de la nacio devis akcepti tatuon en la aĝo de 12-13 jaroj. La desegnoj estis diferencaj laŭ la regionoj. Virinoj de la supra baseno de Derung-rivero havas tatuon sur la nazlobo, vangoj kaj lipoj, tiuj de la malsupra baseno havas tatuon nur sur la nazpinto kaj malsupra lipo, kaj tiuj de aliaj lokoj havas nigran tatuon nur sur la mentono.

Por tatui oni unue faris desegnon per bambua pinglo aŭ dorno trempita en fulgo. Poste oni faris pikadon sur la desegno per bambua pinglo. Pikante oni forviŝis la sangon kaj ŝmiris la pikitajn punktojn per inko miksita kun fulgo. Post kelke da tagoj falis kalusoj kaj aperis nigraj aŭ indigaj cikatroj. Jen neforigebla tatuo.

La nacianoj havas diversajn klarigojn pri sia kutimo de tatuo. Iuj opinias, ke tatuo por dekkelkjaraj knabinoj markas adoleskantiĝon kaj diferencigas ilin de aliaj klanoj aŭ familioj. Aliaj kredas, ke la tatuo originis de primitiva kredo kaj estis simbolo de beleco kaj povis defendi kontraŭ herezo. Triaj opinias, ke mortintoj kun tatuo povas trovi la vojon al la prapatroj en la alia mondo. Kaj kvaraj diras, ke virinoj sin tatuas cele sin malbeligi por eskapi de perfortaĵoj de tribestroj.

Oni diris al mi, ke nun vivas 62 tatuitaj virinoj, kaj la plej juna estas 48-jara. Ŝi estas la lasta tatuito. Sed bedaŭrinde ŝi loĝas ne en la regiono de Derung-rivero, kaj la aliaj, ĉiuj preskaŭ pli-ol-60-jaraj, dise loĝas en profunda montaro. Tempo pasas, kaj la nombro de tatuitaj virinoj malmultiĝas jaro post jaro. Ŝajne oni devas intensigi la esploradon pri la virina tatuo daŭranta dum centoj da jaroj.