Ni
atingis Derung-nacian vilaghon en la nordokcidento de Yunnan-provinco
en pluvo. Enirinte en domon, ni demetis la malsekan jakon kaj pendigis
ghin sur la muro. La mastro invitis nin sidighi kaj hejtis la fajrujon
en la mezo de la chambro. La gastama mastro cherpis el urno memfaritan
vinon por bonvenigi nin. La gaja fajro kaj forta vino refreshigis
nin el laco pro la longa vojagho kaj malvarmo pro la pluvo. Poste
la mastro komencis prepari manghajhojn. Jen li metis jhus rikoltitajn
terpomojn en la fajrujon, jen li sensheligis tritikajn grajnojn
en pistujo kaj muelis ilin kaj fine faris ilin buloj. Kaj baldau
pretighis la bungustaj kamparaj manghajhoj.
Tradicia vivmaniero tiel harmonie kunekzistas kun la
moderna civilizacio, ke oni zumas popmuzikon manteksante au pistante.
Chie en la loghloko de Derung-nacio oni povas vidi tiajn scenojn.
La loghloko de la nacio limtushas Tibeton en la nordo,
la neghan Gaoligong-montaron en la oriento kaj Birmon en la sudokcidento.
La loko estas izolita de negho en vintro, kaj en somero la klimato
estas pluva kaj malseka. Influate de la tropika musono de la Hindia
Oceano, la kreskado de vegetaloj kaj shanghigho de klimato de la
loko karakterizighas per vertikala dislokigho.
En
la pasinteco la nacio estis duonfermita de la ekstero kaj nun ankorau
konservighas la trajtoj de la posta periodo de la primitiva socio.
La nacianoj sin okupas pri maldelikata terkulturado kaj chasado.
La nacianoj estas laboremaj, kuraghaj kaj honestaj.
Ili fidelas al sia promeso. Ili ne shlosas sian domon. En autuno
ili konservas siajn rikoltajhojn sur kampo. Ili havas sian grenejon
sur montodeklivo malproksima de la hejmo. Kiam ili vojaghas, ili
pendigas manghajhojn, bezonatajn revenvoje sur arboj apud la vojo,
kaj neniu forprenas la rezervajhojn. La moderna vivo multe shanghis
la fizionomion de la nacianoj, sed ilia bona tradicio restas senshangha.
Post dutaga tangado en autobuso ni venis al Gongshan-gubernio.
En la urbo ni vizitis sinjoron Abo, kreinton de la skriblingvo de
la nacio kaj emeriton de la Kultura Domo de la gubernio. En ne tre
flua Han-a lingvo li konigis al ni la historion kaj kulturon de
la nacio.
La nacio ne havis sian skriblingvon kaj notis per signoj
gravuritaj sur ligno. Antau 50 jaroj li venis al Pekino por partopreni
en la Tutlanda Konferenco de Kulturaj kaj Literaturaj Laborantoj
kaj konatighis kun multaj alinacianoj. De ili li sciis, ke multaj
nacimalplimultoj ne havas sian skriblingvon. Li ekhavis la intencon
krei skriblingvon de sia nacio. Fine li sukcesis.
 Ni
ekiris al Derung-rivero. Ni transgrimpis multajn montojn kaj travadis
multajn riverojn. Kiam ni venis al apika monto, ni trovis, ke ni
staras en nubo. De tempo al tempo alshvebis facila kanto el profunda
nebulo, kio multe plezurigis kaj imagigis nin. Sur montvojeto ni
renkontis kelkajn Derung-nacianojn. Ili amike ridetis al ni kaj
mallaute interparolis en sia lingvo.
Veninte al modera deklivo meze de monto, ni atingis
Derung-nacian vilaghon. Jen kion ni konis en la komenco de la artikolo.
Palafito, ligna kabano kun muro el arbotrunkoj, ligna
pistujo, shtona muelilo kaj Derung-tapisho karakterizas la nacion.
Chu maljunuloj, chu infanoj, chiuj senescepte portas sur si Derung-tapishon
strikte konforman al la respektiva mezuro. Tia tapisho estas nepre
necesa en la vivo de la nacianoj. Ghi estas manteksita el kotono,
kanabo kaj silko. Ghi estas mola kaj klasika. Ghi havas multajn
funkciojn: tage ghi gardas portanton kontrau malvarmo kaj en nokto
servas kiel litkovrilo. Krome ghi estas donaco de geamantoj. Delikata
tapisho estas tradicia vesto de viroj.
En la epoko kun evoluinta moderna industrio, manteksita
tapisho trovas shaton de pli kaj pli multaj homoj. En la urbo de
la gubernio ni vidis, ke junulinoj teksas tapishon kaj samtempe
televidas.
 Same
kiel che iuj aliaj nacimalplimultoj, malaperis au iom post iom malaperas
la tradicia kulturo de Derung-nacio. Ekzemple pli kaj pli malmultighis
homoj havantaj vizaghan tatuon. Antaue knabinoj en 12-13 jaroj devis
tatui la vizaghon por marki adoleskantighon. Ili shatis tatui sian
vizaghon je desegno de papilio kredante, ke ili farighos papilio
post sia morto. Sed nun nacianoj de malpli ol 50 jaroj jam ne havas
tatuon sur sia vizagho.
Tradicio kaj moderna kulturo nerimarkite alternas kaj
disvolvighas en la regiono de Derung-nacio. Infanoj kun tapisho
portantaj librosakon plenan de modernaj kulturaj scioj sidas apud
shtona muelilo kaj ligna pistujo gravuritaj je historia rememoro
kaj sin amuzas per ludo lernita che la geavoj.
De tempo al tempo okazas konflikto inter la tradicio
kaj moderna kulturo. Sur la muroj en lignaj kabanoj nigrigitaj de
fulgo pendas abundo da trofeoj, kranioj de bestoj, ne plu uzeblaj
pafarkoj kaj sagoj, afishoj kun portretoj de charme ridetantaj gesteluloj,
honoraj atestiloj por bona lernado de infanoj... Pli interese estas,
ke vi povas "diskuti" kun elementlernejanoj pri moderna
popmuziko, televidaj filmoj au herooj en filmoj. Ili povas "diskuti"
kun vi en flua Han-lingvo, kanti popmuzikajhon kaj fari "komentarion".
Estas malfacile kredeble, ke tiel granda shanghigho okazis al Derung-nacianoj,
kiuj vivas en vilaghoj tiel malproksime de grandaj urboj.
|