 Derung-oj
portas vestojn el kvinkolora felto farita de ili mem. Iliaj haroj
libere pendas ghis la brovoj, oreloj kaj shultroj. Ili portas sur
la oreloj ringojn au delikatajn bambuajn cilindretojn. La viroj
portas oblongan feltan pecon ligitan antau la brusto kaj zonas talion
per tola rubando au ramia shnuro. Ili portas mallongan pantalonon
kaj chirkauas la kokson per tola peco. La virinoj portas sur la
kapo freshkoloran tukon kaj veston el kompare bona kotona shtofo
kaj ankau kvinkoloran feltopecon interligitan antau la brusto. Che
la talio ili havas ornamajhojn el farbitaj rotangaj ringoj. Derung-oj
shatas ornami sin per braceletoj kaj taliaj ringoj el farbitaj rotangaj
vergoj. La viroj portas glavon, arbaleston kaj sagujon. La virinoj
portas sur la kapo grandan tukon kun grandaj desegnajhoj kaj che
la kolo kolieron el vitraj bidoj. Derung-oj estas lertaj en teksado
kaj iliaj ramiaj shtofoj kaj fadenaj tapishoj estas delikataj kaj
belkoloraj.
La viroj nepre devas porti sagujon en chasado. La sagoj
estas venenitaj kaj la sako farita el felo de simio au urso. Tia
sagujo estas fortika kaj akvoimuna.
Derung-oj portas tornistron el ramia fadeno. La tornistro
havas diversajn grandecojn, kun diametro de 16 ghis 66 cm. Ili portas
la tornistron kun rimeno au oblikve sur shultro au sur la frunto.
|