Interesaj manĝmanieroj de Dong-nacio

Dong-oj vivas en limtuŝantaj regionoj de la provincoj Guizhou kaj Hunan kaj la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, sed plej multe en Guizhou. Ili vivtenas sin ĉefe de agrikulturo, kaj ankaŭ de arbarkulturo kaj fiŝkaptado. Dong-oj estas lertaj en teksado de dung-brokato. Tambura turo kaj tegmentita ponto estas simbolaj konstruaĵoj de la rezidejoj de dong-oj.

La manĝmaniero de dong-oj havas interesajn karakterizaĵojn: riĉa fonto de manĝeblaĵoj, senescepte acida spicado kaj gaja etoso de festeno.

Riĉa fonto de manĝeblaĵoj

Multaj dong-oj manĝas kvarfoje unutage, dufoje rizaĵon kaj dufoje olean teon. Ili manĝas ĉefe rizon, kaj per manoj anstataŭ manĝbastonetoj.

Dong-oj kutime pretigas tuttagajn manĝaĵojn en mateno kaj kunportas ilin sur la monton por manĝi dum kamplaboro. La olea teo fakte estas supo el teo, pufigita rizo, arakido, sojfabo, glueca rizo, viando, internaĵo de porko, salo, ŝenoprazo kaj kamelia oleo. Ĝi povas esti ne nur trinkaĵo, sed ankaŭ manĝaĵo. Krom rizaĵo kaj olea teo, ili manĝas ankaŭ legomon, fiŝon, viandon, frukton kaj fungon. La materialoj de iliaj manĝaĵoj estas diversaj kaj mirindaj.

Dong-oj ŝatas acide pekli legomojn, fiŝojn, salikokojn kaj kraboj. La kuirmaniero de viandaĵoj de porko, bovo, koko kaj anaso similas al tiu de Han-nacio. Dekoj da specoj da fruktoj ĉe ili estas manĝeblaj. La nukso de kverko estas materialo por fari toŭfuon. La ŝelo de aromarbo povas blankigi dentojn. La suko de frukto de oledona kamelio estas natura trinkaĵo. Dong-oj manĝas ankaŭ muson, serpenton, pupon de abelo, diversajn fungojn kaj bambuŝosojn. Dong-oj trinkas rizvinon, amaran vinon, teon kaj fruktosukon. Pli ol 500 specoj da kutimaj manĝeblaĵoj estas nombrataj. Tio pruvas grandan vivpovon kaj akordiĝemon de la nacio.

Senescepte acida spicado

Dong-oj ŝatas acidan guston. Duono de la manĝaĵoj estas acide spicitaj. Por fari acidajn manĝaĵojn la nacianoj ĝuas riĉan fonton de materialoj viandaj, legomaj k.t.p. La peklado estas komplika. La peklaĵoj en urnoj devas konserviĝi subtere longan tempon. La peklitaj legomoj povas konserviĝi 2 jarojn, peklitaj kokaĵoj kaj anasaĵoj – 3-5 jarojn, peklitaj porkaĵoj – 5-10 jarojn, peklitaj fiŝoj – 20-30 jarojn.

Gaja etoso de festeno

Gastigado de dong-oj estas tre interesa. Kiam gastoj venas al la vilaĝo, ili estas haltigitaj ĉe la enirejo de la vilaĝo, kie la vilaĝanoj instalis baraĵon. La gastoj devas kanti kaj trinki vinon. La kantoj estas tre humuraj. Post kantado kaj trinkado, dong-oj formovas la baraĵon kaj enlasas la gastojn sidiĝinte, la mastro kaj gastoj tostas. Najbaroj venas kunsidi kun la gastoj aŭ invitas ilin al sia hejmo. Dum festenado oni prezentas al gastoj kokan kapon (en esprimo de respekto), olean teon kaj vinon.

Danko al kuiristo

Danko al kuiristo estas tre grava kaj originala kutimo de dong-oj. En multaj festenoj gastoj kaj kuiristo duele kantas “Dankon al kuiristo” reciprokante dankon.