Domoj de Dong-nacio

Vilaghoj de Dong-nacio plejparte situas en lokoj kun montoj kaj akvo. Iliaj 2-3-etaghaj domoj estas konstruitaj el abio. La domoj che akvo kaj sur montodeklivo sidas sur fostoj. Tambura turo estas distinga marko de la nacio. Ghi, simila al pagodo, havas kvadratan bazon kaj tegmentrandojn kun pluraj etaghoj. Ghi estas la plej alta konstruajho en la vilagho. Familioj de sama nomo disponas la saman turon. En grandaj vilaghoj trovighas 3 au 4 tamburaj turoj. La turoj estas uzataj kiel kunvenejo kaj amuzejo.

En la loko de Dong-nacianoj estas tre diversaj pontoj, kaj tegmentita ponto estas tipa konstruajho de la nacio. Tia ponto plene manifestas la saghon de la nacio en arkitekturo. Ghi havas pagodforman turon en la mezo kaj balustradon ambauflanke. La konstruajho ne bezonas feran najlon, kaj la traboj kaj fostoj estas kunigitaj nur per tenon-juntoj.