En
la lokoj de Dong-nacio oni vidas en la centro de la vilaghoj tamburajn
turojn similajn al pavilono kaj pagodo. Tie estas loko por kunveno
kaj amuzado de la vilaghanoj. Krome ekster la vilaghoj estas vilagha
pordo, kiosko kaj kovrita ponto, kiuj faras ilin belaj ghardenoj.
La vilaghoj de Dong-nacio kutime sin lokas che riveroj kaj la nacianoj
konstruas kovritajn pontojn por doni oportunon al pasantoj. La vilaghoj
estas chirkauitaj de primitivaj arbaroj, kiujn la vilaghanoj zorge
protektas.
Kutime la samvilaghanoj havas la saman familian nomon
pro la sama prapatro. Chiu vilagho konsistas el dekoj au centoj
da familioj, kaj la domoj estas interligitaj per tegmentoj kaj koridoroj,
ke la vilaghanoj povas atingi chiujn familiojn sub la tegmentoj.
La vilaghanoj kutimas fari kolektivan interviziton inter la vilaghoj.
Dank' al tio la nacio karakterizighas per honesteco kaj helpemo.
|