Virinoj
de Dong-nacio ne loghas en la hejmo de la edzo post la edzinigho.
Post la edzinigho la novedzino ne loghas kune kun la edzo, sed kun
sia akompanantino. Shi loghas nur 3 tagojn kune kun la edzo kaj
post 3 tagoj amiko de la novedzo eskortas shin al shiaj gepatroj.
Shi revenas al la edzo en festotagoj au en tempo de intensa kamplaboro.
La edzo sendas revenigi la edzinon kaj shi reiras al la gepatroj
en la sekvanta tago. La novedzino fikse loghas che la edzo nur post
gravedigho.
Gratulinda
estas gravedigho, kaj amikoj de ambau flankoj eskortas shin al la
hejmo de la edzo. La novedzino vektoportas che unu ekstremo garbon
da pajlo kaj shpinradon che la alia. Nur tiam shi enloghighas en
la hejmo de la edzo kaj oni preparas doton, meblaron, chiutagajn
bezonajhojn kaj vestojn. Kaj nur tiam shi povas esti membro de la
familio de la edzo. Antau sia gravedigho la novedzino ankorau povas
enamighi al aliaj junuloj kiel fraulino.
En
la pasinteco la geedzigho de la nacio ne estis multe influata de
feudisma ideologio, kaj la gejunuloj de la nacio enamighas kaj geedzighas
frue. La kutimo "ne loghi che la edzo post edzinigho"
malfruigas naskon de la virinoj.
Dong-nacio malpermesas al homoj eniri en la hejmon de
akushintino. Oni pendigas faskon da pajlo sur la pordo de la domo
de la akushintino, kaj preterpasantoj komprenas kaj ne trudighe
eniras en la domon de la akushintino. Lau la maniero de pendigo
de pajlofasko oni povas scii, chu knabon au knabinon shi naskis.
|